Disvastigu ĝin!

SPIRITISMO, 
        NOVA ERAO           
                     POR LA HOMARO


 

DIO,

 

 

SUPEREGA INTELEKTO,
UNUA KAŬZO DE ĈIUJ EKZISTAĴOJ

 

 

 

JESUS,

 

 

LA GVIDANTO KAJ MODELO

 

 

 

KARDEC,

 

 

LA FUNDAMENTO

 

 

- LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

- LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

- LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO

- LA ĈIELO KAJ LA INFERO

- LA GENEZO

 

"EKSTER KARITATO NE EKZISTAS SAVO"
Karitato:  bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraŭ aliulaj
 neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj. (LS, 886)


Internacia Spiritisma Konsilantaro



 

SPIRITISMA MOVADO 

"La Spiritoj sciigas, ke estas alveninta la tempo difinita de la Providenco por universala manifestado kaj ke, kiel adjutantoj de Dio kaj plenumantoj de Lia volo, ili havas la mision instrui la homojn kaj klarvidigi ties konsciencojn; tiel malfermiĝas nova epoko por la rebonigo de la Homaro." Allan Kardec (La Libro de la Spiritoj - Antaŭparolo)


Kio ĝi estas ?

__ · __

 

Influo de Spiritismo sur la Progreson

798. Ĉu Spiritismo iam fariĝos vulgara kredo aŭ ĉu ĝi daŭros plu kiel aparta doktrino de kelkaj personoj ?

"Certe ĝi fariĝos vulgara kredo kaj signos novan epokon en la historio de la Homaro, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo kaj tempo venis, kiam ĝi devas okupi lokon inter la homaj okazoj; tamen ĝi devas elporti grandajn batalojn, prefere kontraŭ intereso ol kontraŭ konvinkiteco, ĉar estus senutile ignori, ke al iuj personoj interesas kontraŭbatali ĝin, iuj pro memamo, aliaj pro tute materiaj kaŭzoj; sed tiuj kontraŭuloj, troviĝante pli kaj pli izolitaj, estos fine devigitaj pensi kiel ĉiuj, alie ili vokos al si mokridon."

(La Libro de la Spiritoj - Tria Parto - Ĉapitro VIII)


SPIRITISMAJ GRUPOJ, SOCIETOJ AŬ ASOCIOJ

"Korespondante inter si, vizitante unu alian, interkonigante siajn observojn, tiaj grupoj povas jam nun estigi la kernon de la granda spiritista familio, kiu iam kunligos ĉiujn opiniojn kaj kunigos la homojn en unu solan senton de frateco, sigelitan de la kristana karito." Allan Kardec (La Libro de la Mediumoj - ĉap. xxix - N-ro 334)

Kio ili estas ?

La Spiritismaj Grupoj, Societoj aŭ Asocioj:


Ĝiaj celoj

La Spiritismaj Grupoj, Societoj aŭ Asocioj celas:



Ĝiaj bazaj aktivecoj

La Spiritismaj Grupoj, Societoj aŭ Asocioj havas jenajn bazajn aktivecoj:

__ · __


LABORO POR LA FEDERACI-UNUECIGO DE LA SPIRITISMA MOVADO

"En Spiritismo gravas la esenco; alkroĉiĝi al la formo estas infanaĵo neinda je ĝia grandeco. De tio venas, ke la centroj penetritaj de la vera spirito de Spiritismo devos fratece etendi al si reciproke la manojn kaj unuiĝi por kontraŭbatali siajn komunajn malamikojn, nome nekredemon kaj fanatikecon." Allan Kardec (Postmortaj Verkoj - Konstitucia Organizo de Spiritismo - N-ro VI)


Kio ĝi estas ?

Kion ĝi efektivigas

Kiel ĝi estas strukturita

Gvidlinioj de la federaci-unueciga laboro de la Spiritisma Movado

__ · __

Misio de la Spiritistoj

"Iru do kaj portu la dian parolon: al la grandaj, kiuj ĝin malŝatos, al la kleraj, kiuj postulos pruvojn, al la malgrandaj kaj simplaj, kiuj ĝin akceptos; ĉar precipe inter la martiroj de la laboro, de tiu surtera provado, vi trovos fervoron kaj fidon."

"Via falango armu sin do per decidemo kaj kuraĝo ! Ek al la laboro ! la plugilo estas preta; la tero atendas; plugu !

Iru kaj danku Dion pro la glora tasko, kiun Li konfidis al vi; sed atentu, ke inter la vokitoj al Spiritismo multaj devojiĝis; rigardu do vian vojon kaj sekvu la veron."

Erasto (La Evangelio laŭ Spiritismo - Ĉap. XX - n-ro 4)


RIMARKIGOJ

1. La Statuto de la Internacia Spiritisma Konsilantaro rimarkigas:

I - starigi la solidaran kaj fratecan unuiĝon de la Spiritismaj Institucioj en ĉiuj landoj kaj la unuecigon de la tutmonda Spiritisma Movado;

II - stimuli la studadon kaj la disvastigadon de la Spiritisma Doktrino laŭ ties tri bazaj aspektoj: scienca, filozofia kaj religia;

III - stimuli la praktikadon de la materia, morala kaj spirita karitato laŭ la Spiritisma Doktrino.

 

·

2. La aktivecoj menciitaj en ĉi tiu dokumento havas la karakteron de sugesto. Uzante sian memstarecon, la Spiritismaj Institucioj povos ilin plenumi laŭmezure kiel ilia disvolviĝo kaj kresko starigos la koncernajn kondiĉojn kaj kiam iliaj direktantoj tion rigardos oportuna.

·

3. La spiritismaj aktivecoj ĉiam devos esti plenumataj en maniero konforma al la socimediaj karakterizaĵoj kaj al la leĝaro de la koncerna lando.

__ · __

La Laboristoj de la Sinjoro

  • Alproksimiĝas la tempo, kiam realiĝos la aferoj antaŭdiritaj por la transformiĝo de la Homaro. Feliĉaj estos tiuj, kiuj estos laborintaj sur la kampo de la Sinjoro kun abnegacio kaj sen alia motivo ol karito ! Iliaj labortagoj estos pagitaj centoble pli, ol kiom ili esperis.
  • Feliĉaj estos tiuj, kiuj diris al siaj fratoj: "Fratoj, ni kune laboradu kaj ni kunigu niajn klopodojn, por ke la mastro, alveninte, trovu finita la laboron"; ĉar la mastro diros al ili: "Venu al mi, vi, kiuj estas bonaj servantoj, vi, kiuj silentigis viajn ĵaluzojn kaj viajn malpacojn, por ke el tio ne venu malutilo en la verkon!"

La Spirito de Vero (La Evangelio laŭ Spiritismo - Ĉap. XX - n-ro 5)

 

En la unueciga laboro

  • En niaj vicoj, la unueciga laboro estu urĝa sed ne hasta. Unu aserto ŝajne nuligas la duan, sed ne tiel estas. Urĝa, ĉar ĝi al ni difinas la komunan celon; ne hasta, ĉar nenies konsciencon ni rajtas perforti.
  • Ni tenu nin ĉe la celado unuigi, proksimigi, interfratigi kaj kompreni, kaj, se eble, ni starigu ĉie, kie Spiritismo brilas kiel lumlegendo, grupon, eĉ malgrandan, por studado de la Verkaro de Allan Kardec ĉe la lumo de la instruoj de la Kristo de Dio.
  • La Spiritisma Doktrino havas esencajn aspektojn konsistigantajn trioblan tutaĵon. Neniun oni malhelpu en ties streboj al konstrua laborado kaj produktado. Kiu inklinas al la scienco, kulturu ĝin laŭ ties indeco; kiu sin donas al la filozofio, honoru ties postulatojn; kaj kiu sin dediĉas al la religio, sanktigu ties aspirojn; sed en ĉio kaj por ĉiuj superregu la Kardeca bazo, por ke ni ne perdu la ekvilibron sur la fundamentoj kie sidas nia organizado.
  • Instrui, sed ankaŭ fari; kredi, sed ankaŭ ekzempli; kunvenigi, sed ankaŭ nutri.
  • Nepre necesas konservi Spiritismon tia, kia ĝi estis transdonita de la Diaj Kurieroj al Allan Kardec: for de politikaj kompromisoj, sen religia profesieco, sen malnoblaj person-interesaj celadoj, sen avideco konkeri paseman surteran potencon.
  • Allan Kardec estu la bazo de niaj studoj, planoj, aktivecoj kaj laboroj, por ke nia fido ne fariĝu ia hipnoto, per kiu la mallumo superregus malfortajn mensojn kaj ilin katenus dum jarcentoj da iluzio kaj sufero.
  • Allan Kardec ni ne nur kredu aŭ sentu, diskonigu aŭ anoncu, kiel nian standardon, sed ja plene sekvu, suferante, plorante, de li penetrante nian vivon. Sen tiu bazo ne eblas forĝi tiun kristan-spiritistan karakteron, kiun la tumulta mondo de ni atendas pro la unuecigo.
  • Amo de Jesuo super ĉiuj, vero de Kardec por ĉiuj.

Bezerra de Menezes (Pecoj el la mesaĝo "Unuecigo", mediume skribita de F.C.Xavier - "Reformador", Decembro/1975)