|
Konatiĝu
kun
|
|
SPIRITISMO, NOVA
ERAO |
|
DIO, |
| |
|
|
SUPEREGA INTELEKTO, |
|
|
|
| |
|
JESUO, |
| |
|
|
LA GVIDANTO KAJ
MODELO |
|
|
|
| |
|
KARDEC, |
| |
|
|
LA
FUNDAMENTO |
|
|
|
-
LA
LIBRO DE LA SPIRITOJ |
"EKSTER KARITATO NE
EKZISTAS SAVO"
Karitato:
bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraŭ aliulaj
neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj. (LS,
886)
Internacia Spiritisma
Konsilantaro
SPIRITISMA
DOKTRINO aŭ
SPIRITISMO
Kio ĝi estas
?
·
Ĝi estas la tutaĵo de
principoj kaj leĝoj, revelaciitaj de Superaj Spiritoj, enhavataj en la verkoj de
Allan Kardec, kiuj konsistigas la Spiritisman Kodigon, nome La Libro de la
Spiritoj, La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ Spiritismo, La Ĉielo kaj la
Infero kaj La Genezo.
·
"Spiritismo estas
scienco, kiu traktas pri la naturo, la origino kaj la destino de la Spiritoj,
kiel ankaŭ pri iliaj rilatoj kun la enkorpa mondo."
Allan
Kardec (Kio estas Spiritismo ? - Antaŭparolo)
·
"Spiritismo
efektivigas tion, kion Jesuo diris pri la Promesita Konsolanto: konon de l
aferoj, per kiu la homo scias, de kie li venas, kien li iras, kaj kial li estas
sur la Tero; ĝi revokas la homon al la veraj principoj de la leĝo de Dio, kaj
lin konsolas per la fido kaj la espero."
Allan
Kardec
(La
Evangelio laŭ Spiritismo - Ĉapitro VI - Paragrafo 4)
Kion ĝi revelacias
?
·
Ĝi revelacias novajn,
pli profundajn konceptojn pri Dio, la Universo, la Homo, la Spiritoj kaj la
Leĝoj, kiuj regas la vivon.
·
Ĝi ankoraŭ revelacias
tion, kio ni estas, de kie ni venis, kien ni iras, kio estas la celo de nia
ekzistado kaj kio estas la kialo de la doloro kaj sufero.
Ĝia
amplekso
·
Alportante novajn
konceptojn pri la homo kaj pri ĉio, kio lin ĉirkaŭas, Spiritismo tuŝas ĉiujn
fakojn de la sciado, de la homaj konduto kaj aktivecoj, malfermante novan eraon
por la regeneriĝo de la homaro.
·
Ĝi povas kaj devas
esti lernata, analizata kaj praktikata ĉe ĉiuj fundamentaj flankoj de la
ekzistado, nome la filozofia, religia, etika, morala, eduka kaj
socia.
Ĝiaj fundamentaj
instruoj
·
Dio estas la superega
intelekto, unua kaŭzo de ĉiuj estaĵoj. Dio estas eterna, neļanĝema, nemateria,
unika, ĉiopova, superege justa kaj bona.
·
La Universo estas
kreaĵo de Dio, kaj Ĝi ampleksas ĉiujn estaĵojn, raciajn kaj neraciajn, animitajn
kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn.
·
Krom la korpa mondo,
kie loĝas la enkarniĝintaj Spiritoj, t.e., la homoj, ekzistas la spirita mondo,
loĝejo de la elkarniĝintaj Spiritoj.
·
En la Universo estas
aliaj loĝataj mondoj, kun estaĵoj en malsamaj gradoj de progreso: egalaj, pli
evoluintaj kaj malpli evoluintaj ol la homoj.
·
Ĉiuj naturaj leĝoj
estas diaj, ĉar Dio estas ilia aŭtoro. Ili ampleksas tiel la fizikajn kiel ankaŭ
la moralajn leĝojn.
·
La homo estas Spirito
enkarniĝinta en materia korpo. La perispirito estas la duonmateria envolvaĵo,
liganta la Spiriton al la fizika korpo.
·
La Spiritoj estas la
intelektaj estaĵoj de la kreaĵo. Ili konsistigas la mondon de la Spiritoj, kiu
antaŭekzistas kaj al ĉio postvivas.
·
La Spiritoj estas
kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas, intelekte kaj morale, pasante de
malsupera ordo al sekvanta supera ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas
senŝanĝan feliĉon.
·
La Spiritoj konservas
sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo.
·
La Spiritoj
reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo.
·
La Spiritoj ĉiam
progresas. En siaj multaj
korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas.
La rapideco de ilia
intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la
perfektecon.
·
La Spiritoj apartenas
al diversaj ordoj, laŭ la atingita grado de perfekteco: Puraj Spiritoj, kiuj
atingis la maksimuman perfektecon; Bonaj Spiritoj, ĉe kiuj regas la deziro al
bono; Neperfektaj Spiritoj, kiujn karakterizas neklereco, deziro al malbono kaj
malsuperaj pasioj.
·
La rilatoj inter la
Spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj kaj ĉiam ekzistis. La Bonaj Spiritoj
admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni
ĉi tiujn brave kaj rezignacie. La Malbonaj Spiritoj pelas nin en
malbonon.
·
Jesuo estas la
gvidanto kaj la modelo por la tuta homaro, kaj la Doktrino, kiun Li instruis kaj
praktikis, estas la plej pura esprimo de la leĝo de Dio.
·
La moralo de la
Kristo, enhavata en la Evangelio, estas la gvidilo por la firma evoluo de ĉiuj
homoj, kaj ĝia praktikado estas la solvo por ĉiuj homaj problemoj kaj la celo
atingota de la homaro.
·
La homo havas liberan
volon por agadi, sed li respondas pri la sekvoj de sia agado.
·
La estonta vivo
rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al sia konduto, ĉu obeanta, ĉu
malobeanta la Leĝon de Dio.
·
La preĝo estas ago de
adorado al Dio. Ĝi troviĝas en la natura leĝo kaj rezultas el sento kunnaskita
kun la homo, same kiel denaska estas la ideo pri la ekzisto de la
Kreinto.
·
La preĝo plibonigas la
homon. Tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, fariĝas pli forta kontraŭ la tentoj
de la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn Spiritojn por lin helpi.
Tiu estas helpo neniam
rifuzata, kiam petata sincere.
__ · __
PRAKTIKADO DE
SPIRITISMO
·
La spiritismaj
servoj estas tute senpagaj, kiel preskribas jena evangelia instruo: "Donace vi
ricevis, donace vi donu".
·
La praktikado de
Spiritismo estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto, laŭ tiu kristana
instruo, ke Dio devas esti adorata en spirito kaj vero.
·
Spiritismo ne havas
sacerdotojn, ne adoptas nek uzas en siaj kunvenoj kaj praktikoj: altarojn,
ikonojn, portilojn, kandelojn, procesiojn, sakramentojn, indulgencojn, ornatojn,
alkoholajn halucinogenajn trinkaĵojn, incensojn, tabakon, talismanojn,
amuletojn, horoskopojn, kartdivenadon, piramidojn, kristalojn aŭ iajn ajn
objektojn, ritarojn aŭ formojn de ekstera kulto.
·
Spiritismo ne trudas
siajn principojn. Ĝi invitas interesatojn en ĝia konado pasigi ĝiajn instruojn
tra la kribrilo de la racio, antaŭ ol akcepti ilin.
·
La mediumeco, kiu
permesas al la Spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj
personoj kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la
moralaj principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo.
·
Spiritisma praktikado
de mediumeco estas nur tiu, kiu estas farata surbaze de la principoj de la
Spiritisma Doktrino kaj laŭ la kristana moralo.
·
Spiritismo respektas
ĉiujn religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la bonfarado kaj
laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj, sendepende de raso,
haŭtkoloro, nacieco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Ĝi krome rekonas, ke "la
vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karito laŭ
ties plej granda pureco".
__
· __
"Naskiĝi, morti, renaskiĝi ankoraŭ kaj ĉiam
progresi,
tia estas la
leĝo."
__
· __
"Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte
rigardi
la racion en ĉiuj aĝoj
de la homaro."
__ ·
__
La
studado de la verkoj de Allan Kardec estas fundamenta
por
la ĝusta konado de la Spiritisma Doktrino.
__
· __
KAMPANJO POR DISVASTIGADO DE
SPIRITISMO